Hodiaue alvenis anrorau letero al mi. Kara BUJAK,
Nun mi sendas al vi dankesprimon de nia prezidanto GOTOO Hitosi.
Sincere via SAITO Tume
Profundan dankon
GOTOO Hitosi, prezidanto de SES (Sendai Esperanto-Societo)
En la 11a de marto okazis grandega tertremo kaj cunamo, kiu trafis vastan areon de Orienta Japanio, interalie nian urbon Sendai. Kiel raportite en la jxurnaloj, la katastrofo kauxzis morton aux perdigxon de entute dekmiloj da homoj kaj perdon de sennombraj logxdomoj kaj aliaj proprietajxoj.
Je nia granda bedauxro, en Sendai kaj najbaraj urboj eble pereis miloj da homoj. La damagxo estas tro granda por precize kalkuli ecx nun, pli ol unu monaton poste.
Felicxe neniu inter niaj membroj estis korpe vundita en la katastrofo, sed kelkaj ja perdis parencon aux alian konaton. Multaj pli-malpli suferis materiajn damagxojn. Cxiu el ni ankoraux suferas iom da maloportuneco en cxiutaga vivo, kaj la situacio povas dauxri longe.
En la malfacila tempo multaj amikoj, ne nur en Japanio sed ankaux el diversaj partoj de la mondo. afablis sendi al niaj membroj bondezirojn kaj kondolencon. Ankaux nekonataj semideanoj bonvolis sendi al ni kuragxigan mesagxon. En la nomo de Sendai Esperanto-Societo, mi sincere esprimas profundan dankon al ili cxiuj.
Ni estis devigata cxesigi nian aktivadon en la dauxro de marto kaj sxangxi nian jarplanon. Ni tamen jam rekomencis cxiusemajnan kunsidon kaj diskutadon por estontaj aktivadoj. Pli grave, per la varmaj mesagxoj senditaj al ni, ni povis profunde konscii la signifon de la internacia lingvo Esperanto.
Por montri nian dankemon, en cxi tiu speciala numero de nia organo, ni represas parton de la ricevitaj mesagxoj. Bonvolu kompreni, ke ni detenas nin publikigi pure personajn mesagxojn. (la 22an de aprilo,2011)