Главная | Регистрация | Вход
оомото sekai
[ Новые сообщения · Участники · Правила форума · Поиск · RSS ]
  • Страница 1 из 1
  • 1
Форум » Esperanto » forumo por esperantistoj » de esperantistoj el Sendai, Japanio
de esperantistoj el Sendai, Japanio
oomotoДата: Среда, 04.05.2011, 14:13 | Сообщение # 1
Admin
Группа: Администраторы
Сообщений: 1018
Репутация: 2
Статус: Offline
я переписываться начал с городом Сэндай еще в 1978 году. Сэндай - город побратим для Минска. Взял в клубе Эсперанто при Дворце Профсоюзов адрес из Японии. Это оказался Готоо Хитоси (GOTOO Hitosi), студент. Я тоже тогда учился, в БГУ. И у нас завязалась дружба по переписке. Со временем он стал уже преподавателем в ВУЗе сам, Президент SES - Сэндайского Эсперанто Общества.
Со временем переписка моя с Сэндаем перешла к Saito Tume, после встречи с ней на Всемирном Конгрессе в Финляндии.

Mi korespondis kun esperantistoj el japana urbo Sendai (ghemel-urbo de nia Minsk) ekde 1978j. Mia korespondamiko estis dekomence GOTOO Hitosi, poste kun SAITO Tume. Dum UK en 1995 mi kunmetis korespondentinon el Sendai s-ino SAITO Tume
 
oomotoДата: Среда, 04.05.2011, 14:21 | Сообщение # 2
Admin
Группа: Администраторы
Сообщений: 1018
Репутация: 2
Статус: Offline
Kiom 11 de marto en Janio, centrie cxe Sendai, Mijagi okazis terura grandega tertremo kaj cunamo multaj esperantistoj tutmonde pensis interalie pri sendai-aj s-noj.
Mi skribis al Sendai 14.03
Quote
Estimata s-ino Saito!

Mi cxiuj lastaj tagoj sekvas informojn pri Sendai kaj cxiam pensas pri Vi, samideanoj kaj cxiuj en Lando. Cxu cxe Vi estas cxio bone? Kio Vi povas diri pri s-ro Gotoo Hitoshi, cxu bone pri li ankau? En Facebook pri li demandis s-ro Probal Dasgupto.
Kaj okaze de Blanka Tago mi gratulas Vin kaj deziras trankvilan teron sub Viaj piedoj!!!

Via cxiam Valex BUJAK

 
oomotoДата: Среда, 04.05.2011, 14:23 | Сообщение # 3
Admin
Группа: Администраторы
Сообщений: 1018
Репутация: 2
Статус: Offline
sxi respondis nur 6 de aprilo:
Kara BUJAK,
Mi elkore dankas vin pro via afabla mesagxo por nia katastrofo.
En la 11a de marto granda tertremo okazis en nia regiono, nordorienta parto de Japanio kaj poste venis grandegaj cunamoj, altecoj 10 - 20 metrojn, kiu atakis la marbordojn kaj difektis
domojn k.a. Pro tio multaj homoj, 12,000 mortis.
S-ro Gotoo kaj mi estas sekuraj, cxiuj esperantistoj estas sekuraj en la regiono.
Nun iom post iom reordigxas vojoj, fervojoj kaj oni konstruas provizorajn domojn por multaj, 180,000 rifgxintoj kiuj perdis domojn.
Mi tutkore dankas vin el Mondo pro bonkora helpo por nia katastrofo.
Pardonu min pro prokrastita respondo.Kaj mi sendas vian mesagxon al nia societo.
Mi ofte vizitas miajn parencojn en rifugxejoj.
Sincere via SAITO Tume
 
oomotoДата: Среда, 04.05.2011, 14:24 | Сообщение # 4
Admin
Группа: Администраторы
Сообщений: 1018
Репутация: 2
Статус: Offline
mi tuj respondis:
Kara Tume!
Mi tre gxojas, ke kun Vi kaj s-ro Gotoo estas cxio lausekure. Kaj same pri cxiuj esp-istoj de Sendai.
Mi ankau elkore bedauras kun Japanio, partoprenis en Sendai-a skvaro en Minsk helppregxo http://oomoto.ucoz.ru/news....-17-492 orgatizis tuttaga flesh-mob - sonigi la sonorilon (la sanorilo donacita el Japanio el Nagasaki) http://oomoto.ucoz.ru/blog/i_padal_proshlogodnij_sneg/2011-03-19-56
ankau multe skribadis en mia LJ pri la japana katastrofo, helpis al legantoj ekkonigi veron pri la okazo (uzis japanan TV-rete kaj tvitoj de japanoj kaj rusoj el Japanio per Twitter) - ekz: http://senseisekai.livejournal.com/120401.html kaj http://senseisekai.livejournal.com/125821.html
Mi denove sendas al vi cxiujn miajn elkoran sentojn kaj estu en via lando cxio pacience estonte!!!
Via V.B
 
oomotoДата: Среда, 04.05.2011, 14:27 | Сообщение # 5
Admin
Группа: Администраторы
Сообщений: 1018
Репутация: 2
Статус: Offline
Hodiaue alvenis anrorau letero al mi.

Kara BUJAK,
Nun mi sendas al vi dankesprimon de nia prezidanto GOTOO Hitosi.
Sincere via SAITO Tume

   Profundan dankon

GOTOO Hitosi, prezidanto de SES (Sendai Esperanto-Societo)

En la 11a de marto okazis grandega tertremo kaj cunamo, kiu trafis vastan areon de Orienta Japanio, interalie nian urbon Sendai. Kiel raportite en la jxurnaloj, la katastrofo kauxzis morton aux perdigxon de entute dekmiloj da homoj kaj perdon de sennombraj logxdomoj kaj aliaj proprietajxoj.

Je nia granda bedauxro, en Sendai kaj najbaraj urboj eble pereis miloj da homoj. La damagxo estas tro granda por precize kalkuli ecx nun, pli ol unu monaton poste.

Felicxe neniu inter niaj membroj estis korpe vundita en la katastrofo, sed kelkaj ja perdis parencon aux alian konaton. Multaj pli-malpli suferis materiajn damagxojn. Cxiu el ni ankoraux suferas iom da maloportuneco en cxiutaga vivo, kaj la situacio povas dauxri longe.

En la malfacila tempo multaj amikoj, ne nur en Japanio sed ankaux el diversaj partoj de la mondo. afablis sendi al niaj membroj bondezirojn kaj kondolencon. Ankaux nekonataj semideanoj bonvolis sendi al ni kuragxigan mesagxon. En la nomo de Sendai Esperanto-Societo, mi sincere esprimas profundan dankon al ili cxiuj.

Ni estis devigata cxesigi nian aktivadon en la dauxro de marto kaj sxangxi nian jarplanon. Ni tamen jam rekomencis cxiusemajnan kunsidon kaj diskutadon por estontaj aktivadoj. Pli grave, per la varmaj mesagxoj senditaj al ni, ni povis profunde konscii la signifon de la internacia lingvo Esperanto.

Por montri nian dankemon, en cxi tiu speciala numero de nia organo, ni represas parton de la ricevitaj mesagxoj. Bonvolu kompreni, ke ni detenas nin publikigi pure personajn mesagxojn. (la 22an de aprilo,2011)

 
oomotoДата: Понедельник, 26.03.2012, 09:23 | Сообщение # 6
Admin
Группа: Администраторы
Сообщений: 1018
Репутация: 2
Статус: Offline
Kara Bujak,
Mi gxoje ricevis vian Novjaran Mesagxon, kaj mi sciigis al nia komitatanoj
en Sendai Esperanto-Societo.
Post la Katastrofo damagxitoj nun logxas en provizoraj domoj, sed pro
difektio ili ankoraux ne povis eklabori en oficejoj, en kamparoj, en maroj.
Plej grava estas radioaktivecoj kaj rubajxoj pro la akcidento de Nukreaj
Centraloj. Logxantoj en Fukusima fugxas de la radioaktiveco al aliaj
gubernioj. Mi pensas kiel vi logxantoj pasigis pro la akcidento en
Chornobilʹ. Post la akcidento mi multe lernis pri tio.
Nia societo dauxre agadas,havas regulan kunsido en cxiu vendoredo, semajnan
seminarion unufoje en jaro kaj regionan kongreson cxiujare.
Bedauxrinde membroj ne tiel multigxas.
Mi elkore deziras al vi kaj al via klubo Felicxan kaj Prosperan Novjaron!
Sincere SAITO Tume
 
Форум » Esperanto » forumo por esperantistoj » de esperantistoj el Sendai, Japanio
  • Страница 1 из 1
  • 1
Поиск: